2011-11-22

Memorilo


Bonvenon al Esperanta Podkasto Facila. Hodiaŭ mi klarigos por vi sistemon por helpi memori liston de aĵoj.

Niaj cerboj havas grandan potencon de memoro. Tamen ĝi ne funkcias kiel komputilo kaj ni ne povas simple diri al nia cerbo ‘bonvolu memori ĉi tiun liston, kaj poste forgesu ĝin’. La cerbo preferas memori bildojn kaj forgesos ilin nur se ili ne plu uziĝas kaj ili ne gravas. Do per ĉi tiu memorilo ni ŝanĝos la liston al bildoj. Por memori la ordon, ni ligos ĉiun bildon al numero per rimo. Mi sugestas la jenajn rimojn:

unu - punu
du - ŝu'
tri - ski'
kvar - mar'
kvin - vin'
ses - kres'
sep - cep'
ok - kok'
naŭ - miaŭ'
dek - bek'

Do ekzemple se mi volas baki kukon kaj mi devas aĉeti la ingrediencojn anstataŭ skribi liston mi simple povas encerbigi ilin. Tio estos pli rapida kaj ŝparos paperon. La listo de ingrediencoj en ĉi tiu ekzemplo estas: ovo, faruno, sukero, butero, gisto kaj konfitaĵo. Nun mi devas mense imagi bildon kiu rilatigas ĉiun ingrediencon al la ĝusta rimo.

Do ekzemple por ovo mi imagos homon kiu ‘punas’ alian homon per ĵeti ovojn al li. Por faruno mi imagos ŝuon plena je faruno kaj la faruno disiĝas ŝvebante post iu metas sian piedon en ĝin. La bildoj ne devas havi sencon do por sukero mi povus imagi ke mi manĝas bongustan skion farita el sukero. La ceteraj estus, solida maro plena je butero anstataŭ akvo; glaso de vino miksita kun biero farita de gisto kaj bongusta sandviĉo kiu enhavas kreson kaj konfitaĵon.

Mi kelkfoje ankaŭ uzas tiun sistemon kiam mi devas memori vojplanon. Tiel mi povas memori la nomojn de la stratoj.

Nu, provu tiun memorilon venontfoje kiam vi bezonas liston kaj ekzercu vian cerbon.

La kanton ĉe la komenco kaj fino verkis Löhstana David kaj ĝi estas disponebla laŭ la permesilo CC-BY.

2011-11-10

Pulstempo



Bonvenon al Esperanta Podkasto Facila. Hodiaŭ mi legos tekston pri alia sistemo por diri horojn. Mi legos ĝin dufoje, unuan fojon malrapide kaj duan fojon je normala rapideco.

Nu, ni esperantistoj ĉiuj estas internaciemaj do imagu ke vi loĝas en Novjorko kaj mi loĝas en Londono kaj ni volas aranĝi rendevuon per Skype. Do mi elektos horon kiu taŭgas por mi, kaj tio estas la 1a ptm. Nun mi devas diri tion horon al vi sed, ho ve, mi devas kalkuli ĝin. Mi memoras ke la tempo en Novjorko estas 5 horoj antaŭ Londono. Do prenante 4 el 12 mi ricevos la ĝustan horon- la 8a atm. Sed momenton, mi forgesis ke Britio estas en somera tempo kaj usono antaŭenigas la tempon je malsama dato. Mi tute ne povas memori tiujn datojn. Eble nun Novjorko estas 5 aŭ 7 horoj antaŭ Londono! Aĥ, mi rezignos.

Devas estas pli simpla sistemo por diri la horojn, ĉu ne? Dankinde, tio ja jam ekzistas! Ĝi nomiĝas pulstempo. Ĝi aperis en la jaro 1998 kaj ĝi diskoniĝis per la firmao Swatch. Laŭ tiu sistemo, oni dividas la tagon ne inter 24 horoj, sed 1000 ‘pulsoj’. Do @000 estas noktomezo, @500 estas tagmezo kaj @999 estas preskaŭ la fino de la tago. Oni ne devas memori ke horo estas 60 minutoj kaj minuto estas 60 sekundoj kaj tiel plu. Oni simple nombras la pulsojn de la tago.

Ankaŭ en tiu sistemo ne ekzistas tempozonoj. La tempo @000 estas noktomezo en Bielo, Svislando. En Novjorko ĝi estus la vespero sed oni nomas ĝin same. Tiu estas multe pli simpla, ĉu ne?

La kanton je la komenco de la elsendo verkis Popof kaj haveblas laŭ la sama permesilo de ĉi tiu blogo.